Claude PIRON - Biografio www.Claude-Piron.ch - in italiano www.Claude-Piron.ch - en español www.Claude-Piron.ch - in English www.Claude-Piron.ch - en français www.Claude-Piron.ch Psikologio - Psychologie - Psychology - Psicolog¡a - Psicologia Socio - Soci‚t‚ - Society - Sociedad - Societ? Esperanto Lingvoj - Langues - Languages - Idiomas - Lingue Komunikado - Communication - Comunicaci¢n - Comunicazione Biografio



Claude PIRON

Svisa psikologo kun forta intereso pri lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Gheneva Universitato, Claude PIRON (Namur, 1931) estis tradukisto en UN (Novjorko) de 1956 ghis 1961 (francen el la angla, china, hispana kaj rusa).

Li poste laboris ok jarojn en Monda Organizo pri Sano, i.a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969 en la gheneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Gheneva Universitato de 1973 ghis emeritigho en 1994. Lia chefa nuna aktiveco, krom la psikoterapia praktikado, estas profesie trejni junajn psikoterapiistojn, per kontrolo de ilia laboro kaj partopreno en trejnaj seminarioj. Li ofte prelegas pri psikologiaj problemoj, chefe en rilato kun la spirita vivo, au (malpli ofte) pri internacia komunikado kaj Esperanto.

Lia verko Le défi des langues ("La lingva defio"), kiu estas iom psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita che L'Harmattan (Parizo) en 1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn, plurajn novelarojn, poemaron kaj kantokasedon. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado, kaj pri psikologio. Li autoris au kunautoris tri franclingvajn librojn pri psikologiaj temoj.


versio unikoda